Teknologio

Malfermita vapor-turbino. Tiaj turbinoj produktas plej el la elektro uzata nuntempe. Elektrokonsumado kaj vivniveloj estas tre forte interrilataj.[1] Elektrigo estas ĝenerale konsiderita kiel la plej grava teknologia atingo de la 20a jarcento.

Teknologioteĥnologio estas ampleksa koncepto, traktanta konon kaj aplikon de iloj kaj metioj, faritaj de iu animalo (kaj aparte de homoj), kaj kiel tio rilatas al la kapablo de tiu estaĵo regi kaj adaptiĝi je la medio. Ĝi estas detaliga sciaro pri tio, kiel oni povas produkti tion, kion oni bezonas. Pri tio, kiel produkti, laŭ pli ĝenerala vidpunkto, vidu inĝenierarton. La teknologiaĵoj estas rezultoj de apliko de ĝeneralaj principoj de inĝenierado por atingi iam post iam pli bonajn solvojn por faciligi la homan vivon. Ankaŭ al teknologio apartenas ĉiuj akcesoraj inĝenierartaĵoj, uzataj por produkti ion alian.

Teknologio ("scienco de metio", el la greka τέχνη, tekne, "arto, lerteco, metiarto"; kaj -λογία, -logia, "scienco"[2]) estas la kolekto de teknikoj, kapabloj, metodoj, kaj procezoj uzataj en la produktado de varojservoj aŭ en la plenumo de celoj, kiel ĉe scienca esplorado. Teknologio povas esti la sciaro de teknikoj, procezoj, kaj simile, aŭ povas esti enhavita en maŝinoj kiuj ebligas labori sen detala kono pri ties funkciado.

La plej simpla formo de teknologio estas la disvolvigo kaj uzado de bazaj iloj. La prahistora malkovro kiel kontroli fajron kaj la posta Neolitika revolucio pliigis la disponeblajn fontojn de manĝaĵoj, kaj la inventon de la rado helpis la homojn veturi kaj kontroli sian medion. Disvolvigo en historiaj tempoj, kiel la presmaŝino, la telefono, kaj Interreto, malpliigis la fizikajn barierojn por pli bona komunikado kaj ebligis homojn interagadi libere je tutmonda skalo.

Teknologio havas multajn efikojn. Ĝi helpis disvolvigi plej progresajn ekonomion (inklude la nuntempan tutmondiĝan ekonomion) kaj ebligis la starigon de socio de plezuro. Multaj teknologiaj procezoj produktas nedeziratajn krom-produktojn konatajn kiel poluado kaj elĉerpas naturajn resursojn malprofite al la medio de la Tero. Plinovigoj ĉiam influis la valorojn de socio kaj starigis novajn demandojn pri etiko de teknologio. Ekzemploj estas la starigo de la nocio de efikeco laŭ terminoj de homa produktiveco, kaj la defioj de bioetiko.

Stariĝis filozofiaj debatoj pri la uzado de teknologio, kaj malkonsentoj ĉu teknologio plibonigas la homan vivkondiĉon aŭ malboigas ĝin. Nov-Luddismo, Anarki-primitivismo, kaj aliaj movado inter reakciaj kaj revoluciaj kritikis la ĉieco de teknologio, argumentante ke ĝi damaĝas la medion kaj aliigas personojn; proponantoj de ideologioj kiaj transhumanismo kaj tekno-progresismo vidas la kontinuan teknologian progreson kiel profita por la socio kaj por la homa vivkondiĉo. Kiel ĉe multaj aferoj de la vivo, la solvo povas esti en la meza punkto; tiele ke teknologio estos bona por la homaro kondiĉe ke ĝi utilu al la plibonigo de la vivkondiĉo de ĉiuj homoj, ĉiuj landoj kaj ĉiuj sociaj tavoloj, dum estos malbona afero se ĝi utilas por pludaŭrigi la malegalecon, la militojn, la subpremadon kaj la tiranion de unuj homoj super aliaj. Oni ne povas certigi ĝis kien alvenos la progresoj de teknologio; por ke ĝi estu utila al la homaro, oni devos kontroli ĝin per etiko.

  1. National Research Council; Division on Engineering and Physical Sciences; Energy Engineering Board; Commission on Engineering and Technical Systems; Committee on Electricity in Economic Growth. (1986) Electricity in Economic Growth. Washington, DC: National Academies Press, p. 16, 40. ISBN 0309036771.
  2. Liddell, Henry George; Scott, Robert (1980). A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0199102074.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy