Telefonio

Komerca IP telefono fare de CISCO, kun klavaro, kontroloj, kaj surekranaj funkcioj.
La plej simpla centralo, kie estas videbla la 1-a kaj la 6-a uzantoj povas paroli
Aluminia aerkonduktilo sur porcelana izolaĵo
Kovrilpaĝo de faklibro pri Telefonio

Telefonio estas sistemo de transsendado de sonoj je distanco per elektraj kurentoj aŭ ondoj (nuntempe ankaŭ per lumo-signaloj).

Ekde kiam Alexander Graham Bell komencis uzi la telefonon dum la 19-a jarcento, multaj el ĝiaj aspektoj tute ŝanĝiĝis. Ekstera formo, grandeco, pezo, ktp, eĉ la elektronika strukturo kiu funkciigas la telefonan sistemon. Aperis sen-kablaj telefonoj por en-hejma uzado kaj nuntempe oni eĉ uzas la telefonlineon por konekto al Interreto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy