Teleregilo

Televida teleregilo

Teleregilo estas aparato, plej ofte mane tenebla, per kiu oni regas elektronikajn rimedojn, sen drato aŭ alia fizika kontakto kun la regata aparato. En hejmoj, oni uzas teleregilon ekzemple kun televido, radioaparato, DVD-legilo, videoaparato aŭ infanaj ludiloj.

Teleregiloj estas uzataj ankaŭ por malfermi pordon (ekz. de garaĝo), ŝlosi kaj malŝlosi aŭton kaj eĉ komandi komputilon aŭ ĝenerale por hejma aŭtomatigo. Ŝlosaj-malŝlosaj teleregiloj ofte estas enkonstruitaj en ŝlosiloj, ekz. tiuj de aŭtoj.

Hejma teleregilo povas esti destinita por funkciigi nur la aparaton, kun kiu ĝi estas liverata, sed ekzistas ankaŭ regiloj por multaj kaj diversspecaj aparatoj.

Teleregiloj estas uzataj ankaŭ en industrio kaj en batalilaj sistemoj de armeoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy