Templo de Jerusalemo estis la ununura templo de judismo, kie la antikvaj izraelidoj servis sian Dion.
La nuna muro de lamentoj estas restaĵo de la dua Templo, konstruita post la reveno de la ekzilitoj de Babilonio, t. e., ĉirkaŭ 500 jaroj antaŭ nia erao. Ĝi estis detruita dum ribelo kontraŭ Romio je 70. Laŭ la Biblio, antaŭ la dua Templo kaj en sia sama loko staris alia, "unua" Templo, detruita de Babilonio; tamen, neniu restaĵo de tiu templo estis ankoraŭ trovita.
Ne estis tria Templo: Romio dispelis la judojn kaj nun staras sur la loko de la Templo la islama moskeo de Al-Aksa, kiu markas la lokon, kie, laŭ la Islamo, Mohameto ĉieliris. Ambaŭ Temploj estis detruitaj je la 9-a de avo laŭ la juda kalendaro.
Post la detruo de la dua Templo, la Fariseoj, kiuj servis Dion ĉefe en la sinagogo, ne en la Templo, verŝajne fariĝis la ĉefa sekto inter la judoj, kvankam pluraj aliaj sektoj kaj subsektoj pluekzistis kaj disvolviĝis.
En la Templo, la judoj servis Dion laŭ la Leĝo de Moseo, oferinte bestojn. El la 613 moralordonoj "de Moseo" (fakte formaligitaj de la talmudaj rabenoj), 300 temas pri la Templo. La Samaritanoj havis rivalan templon sur la monto Gerizim.
Kiam Pompejo konkeris Jerusalemon, li eniris la Templon kaj atendis vidi grandan idolon de la juda dio, sed nur vidis tablon kaj kandelabron.
Dum la krucmilitoj, la militordeno Malriĉaj Kavaliroj de Kristo estis nomata Templana Ordeno, ĉar ili kazernis en la moskeo Al-Aksa, kiun ili kredis reston de la Templo. Templanaj kirkoj formas okangulon, kiel la moskeo.
Laŭ iuj kristanoj, la fino de la mondo alvenos post la konstruo de la tria Templo. Laŭ la ortodoksaj judoj, la mesio revenos, kiam la tria Templo estos konstruita. La konstruo de la tria Templo devigus la detruon de la moskeo Al-Aksa.