Teorio de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Vladimir Varankin | |
Eldonjaro | 1929 | |
Urbo | Moskvo | |
Eldoninto | Sovetrespublikara Esperantista Unio | |
Paĝoj | 70 | |
Teorio de Esperanto estas "helpilo por superaj Esperanto-kursoj" verkita de Vladimir Varankin kaj eldonita en 1929 de Sovetrespublikara Esperantista Unio. La verko estis reeldonata en 1977 en Sarbrukeno fare de Artur E. Iltis.
La libreto konstituas enkondukon en la teorion de la Internacia Lingvo. Ĝi prezentas genealogian klasifikon de la lingvoj, fonetikon, morfologion, sintakson de Esperanto kaj etimologion de la Esperanta radikaro.