Teritoria organizado de Andoro

Parokoj de Andoro.

La teritoria organizado de Andoro estas strukturita en sep parokoj (parròquies en la kataluna), kiuj estas la unuaj kaj lastaj administraj instancoj sub la andora registaro. Kelkaj el ili havas subigitajn unuojn: Ordino, La Massana kaj Sant Julià de Lòria subdividiĝas en kvaronojn (quarts), kaj la paroko Canillo laŭ najbaraĵoj (veïnats). La parokoj ricevas la nomon de la respektiva ĉefurbo. La parokoj havas kaj religian kaj civilan funkcion.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy