Tetrapodoj

Ĉi tiu artikolo temas pri taksono je nivelo superklaso. Por formo de movado rigardu la paĝon Kvarpiedismo.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tetrapodoj
Troveblo de fosilioj: = Malfrua Devonio ĝis ĉi-epoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
(senranga klaso) Sarkopterigoj Sarcopterygii
Superklaso: Tetrapodoj Tetrapoda
Broili, 1913
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Salamandro

Tetrapodoj (Tetrapoda) estas klado de animaloj, kiuj inkludas la terajn vertebrulojn kiel amfibiojn, reptiliojn kaj la mamulojn. Laŭlitere tetrapodoj, el la greka: τετρα- "kvar" kaj πούς "piedo"), signifas 'kvarpiedulojn'; sed esperante ili ne estas sinonimoj, ĉar kvarpieduloj estas bestoj irantaj sur kvar piedoj. Do ne ĉiuj anoj de ĉi tiu klado havas efektive kvar piedojn. Ekzemple, serpentoj havas neniujn kaj birdoj havas nur du, do por eviti la konfuzon, ni uzas la vorton bazitan je la internacia "tetrapoda".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy