The Coca-Cola Company

The Coca-Cola Company
The Coca-Cola Company
manĝofaranta firmao • negocopublika kompanioorganizaĵo vd
Dum 1892 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondita en 1886
Fondintoj Asa Griggs Candler • John Pemberton vd
Sidejo Atlanta, Georgio,
Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Muhtar Kent (CEO)
Dungitoj 82 500 (stato: 2022)
Spezosumo 35 miliardoj da usonaj dolaroj (en 2010)[1]
Agokampo senalkoholaj trinkaĵoj
Koka-kolaorefreŝigaĵo • senalkohola trinkaĵo • alkoholaĵo
ISIN-kodo US1912161007
Posedata de Berkshire HathawayThe Vanguard GroupBlackRock vd
filiaj kompanioj Costa Coffee • Coca-Cola Europacific Partners • Coca-Cola Amatil • Coca-Cola Beverages Philippines • Fuze Beverage • Chi Limited • Energy Brands • Odwalla • Minute Maid • Coca-Cola İçecek • Coca-Cola Beverages Africa • Coca-Cola Bottling Co. Consolidated • Equatorial Coca-Cola Bottling Company • Coca-Cola Hellenic Bottling Company • Coca-Cola Bottlers Japan Holdings • Coca-Cola Andina • Coca-Cola Norge AS vd
TTT Coca-ColaCompany.com
vdr
Botelo da kokakolao, la plej fama produkto de la firmao Coca-Cola

La konzerno The Coca-Cola Company ("la kokakolaa firmao") estas usona multnacia korporacio, kiu tutmonde produktas kaj vendas senalkoholajn refreŝigajn trinkaĵojn. La firmao estas plej konata pro la kafeina mineralakva trinkaĵo kokakolao, inventita en 1886 fare de la apotekisto John Stith Pemberton en la urbo Atlanta, Georgio en Usono.[2] La recepton kaj markon aĉetis en 1888 la komercisto Asa Griggs Candler (1851-1929), kiu en 1892 kreis la firmaon kaj komencis grandkvante produkti la trinkaĵon. Krom la originalan markon kokakolao, la firmao nun ofertas pli ol 500 markojn da limonadoj kaj aliaj mineralakvaj trinkaĵoj en pli ol 200 landoj aŭ teritorioj, kaj vendas pli ol 1,8 miliardojn da porcioj da trinkaĵoj en tago.[3] La firmaaj akcioj estas listigataj en la Novjorka Borso.

  1. jara raporto 2010 de la firmao (angle), en retejo de la Usona Komisiono pri Valorpaperoj kaj Interŝanĝoj
  2. artikolo "Kiu estis John Stith Pemberton?", en germanlingva firmaa retejo
  3. bazaj informoj pri la firmao en ties retejo, vidita la 10-an de februaro 2014 Arkivigite je 2014-02-10 per Archive.today angle

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy