The Police | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Deveno | Londono, Anglio | ||||
Ĝenroj | Rokmuziko Nova ondo | ||||
Aktivaj jaroj | 1977 – 1986 2007 – 2008 | ||||
Eldoninto | Illegal, A&M, Polydor | ||||
Parencaj temoj |
Oysterhead Gizmo | ||||
Retejo | www.thepolice.com | ||||
Membroj | |||||
Antaŭaj membroj | |||||
| |||||
The Police estas brita muzikgrupo, kiu havis esencan influon al rok-muziko en la malfruaj 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj. Kune kun la grupo The Talking Heads, The Police estas konsiderata la plej grava muzikgrupo de la post-punka kaj novonda erao. Unue la muziko de The Police estis inspirita de regeo kaj skao, poste la triopo ankaŭ eksperimentis per ĵazo kaj mondmuziko.
Kompare al aliaj muzikgrupoj de sia tempo, la muzika nivelo de The Police estis rimarkeble pli alta. Ĉiuj tri membroj (Stewart Copeland, Sting kaj Andy Summers) estis elstaraj muzikistoj. La grupo neniam oficiale disiĝis, sed ne plu aktivis depost 1986.