Thomas Charles Hope | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de julio 1766 en Edinburgo | ||||
Morto | 13-an de junio 1844 (77-jaraĝa) en Edinburgo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo Universitato de Parizo Reĝa Liceo Edinburgo ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | John Hope (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Juliana Stevenson (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto fizikisto universitata instruisto ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Joseph Black vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas Charles HOPE RSE RS (21a de julio 1766 – 13a de junio 1844) estis skota kuracisto, kemiisto kaj prelegisto. Li pruvis la ekziston de la elemento stroncio,[1][2] kaj havigis sian nomon al la Eksperimento de Hope, kiu montras, ke akvo atingas sian maksimuman denson je 4 °C.[1]
En 1815 Hope estis elektito prezidanto de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj de Edinburgo (1815–19), kaj vic-prezidanto de la Reĝa Societo de Edinburgo (1823–33) dum la prezidantecoj de Walter Scott kaj Thomas Makdougall Brisbane.
Li fondis prikemian premion en la Universitato de Edinburgo.[1]
Charles Darwin estis unu el la disĉiploj de Hope, kaj Darwin vidis liajn prikemiajn prelegojn kiel plej memorindaj en sia (aliflanke nebrila) edukado en la Universitato.