Ticiano

Ticiano
Persona informo
Aliaj nomoj Veccellio, Tiziano
Naskiĝo ĉirkaŭ 1485
en Pieve di Cadore,  Venecia respubliko
Morto 27-an de aŭgusto 1576 (1576-08-27)
en Venecio,  Venecia respubliko
Mortokialo Pesto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Sankta Maria Glorplena de la Fratoj
Monument of Titian in Frari (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ticiano
Familio
Patro Gregorio Vecellio Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Francesco Vecellio (en) Traduki kaj Tommaso Vecellio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Cecilia Soldano (1525 (Gregoria)–1530 (Gregoria)) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Orazio Vecellio, Tizianello (en) Traduki, Lavinia Vecellio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
gravuristo
konstrua desegnisto
desegnisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Woman with a Mirror
Kronado de Kristo kun dornoj
Madono de la Kuniklo
Venuso de Urbino
Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg
Pope Paul III and His Grandsons
Tarquin and Lucretia
vdr
Ticiano, Papo Paŭlo la 3-a kaj Liaj Nepoj, 1545–46. Oleo sur tolo, 210cm × 176cm, Museo di Capodimonte, Napolo. Kardinalo Alessandro Farnese staras malantaŭ papo Paŭlo la 3a. Ottavio Farnese dekstre prepariĝas kisi la piedojn de Paul.

Tiziano VECELLITiziano VECELLIO (naskiĝis en Pieve di Cadore, apud Belluno (Veneto) ĉirkaŭ 1485 - mortis en Venecio la 27-an de aŭgusto 1576), en Esperanto konata pli simple kiel Ticiano, estis fama venecia pentristo de la Renesanco. Unu el la plej famaj en Eŭropo siatempe, kaj la plej granda el la veneciaj artistoj post la morto de sia instruisto Giovanni Bellini.

Dum lia vivtempo oni ofte kromnomis lin Da Cadore, kiel aludo al lia naskiĝloko.

Memportreto

Rigardata de siaj samtempuloj kiel "la suno inter etaj steloj", Ticiano estis unu el la plej variaj italaj pentristoj : li interesiĝis egalmezure pri portretoj kaj pejzaĝoj (per tiuj du ĝenroj li unue famiĝis), sed ankaŭ pri mitologiajreligiaj temoj.

La vivo de Ticiano daŭris preskaŭ unu jarcenton, kaj la stilo de la artisto evoluis tiel multe, ke kelkaj kritikistoj rifuzas konsideri liajn plej fruajn kaj plej malfruajn pentraĵojn kiel verkojn fare de la sama homo. Sed la pli konstanta propreco de Ticiano estas la tre lerta uzado de koloroj.

La riĉaj kaj nobelaj familioj de Italio, la reĝoj de Eŭropo kaj eĉ imperiestro Karolo la 5-a (de la Habsburgoj) fieris aĉeti liajn pentraĵojn.

Post la morto de Sebastiano del Piombo kaj sekvita de la morto de Giorgione, li restis la granda kaj altranga Ticiano de la pentristoj de Venecio kaj sendube regis pri la venecia arta mondo dum ĉirkaŭ 60 jaroj.

Laŭ li, li ekkomprenis nur fine de sia vivo, kion signifis la pentrarto.

Venuso de Urbino
1538 (119 x 165 cm)
Tombo de Ticiano en Venecio
TicianoResurekto de Jesuo
Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy