Timur | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1336 en Ŝahrisabz, Ĉagataja Ĥanlando | ||||
Morto | 19-an de februaro 1405 (68-jaraĝa) en Otrar, Timuridoj | ||||
Tombo | Gur-Emir vd | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | Ĉagataja • persa • mezepoka mongola lingvo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Timurida dinastio vd | ||||
Patro | Taraghai (en) vd | ||||
Patrino | Tekina Khatun (en) vd | ||||
Edz(in)o | Saraj Mulk Ĥanum Cholpan-Mulk Aga (en) Uljay-Turkan aga (en) Dilshad aga (en) vd | ||||
Infanoj | Ŝaho Ruĥo ( ) Umar Shaikh (en) ( ) Jahangir Mirza ibn Timur (en) ( Uljay-Turkan aga (en) ) Miran Shah (en) ( ) Aka Begi (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | batalanto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Timur (ĉagataje تیمور, „la fera“), fakte Timur bin Taraghay Barlas; ofte nomata Tīmur-e Lang aŭ Timur Lenko (تیمور لنگ, „Timur la lama“) kiu en okcidenta Eŭropo estis latinigita al la nomo Tamerlan – (la 8-an de aprilo 1336 en Keŝ, nuntempe Ŝaksrisabz, hodiaŭa Uzbekio; la 19-an de februaro 1405 en Ŝimkent, hodiaŭa Kazaĥio) – estis centrazia[1] konkeranto, militestro kaj imperiestro fine de la 14-a jarcento. Li fondis la dinastion de Timuridoj.
Alternativaj prononcaj kaj skribaj variaĵoj de la nomo estas interalie Timur-i Lenk, Timur Läng, Timur Khan (Timur-Ĥano), Amir Temur. Li mem nomis sin Tīmur-e Gurkāni[2] ( تيمور گوركانى), la iranigita formo de la origine mongola vorto kürügän[3], kio havas la signifon "bofilo". La nomo estis aludo de Timur al sia membrigo per edzigo en la familio de Ĝingis-Ĥano kaj celis fortigi sian legitimon je regado. Aldone li havis la perse islaman honoran titolon Amīr-e Kabīr kaj sub tiu nomo pli ofte menciiĝas en klasikaj islamaj tekstoj.
Naskiĝinta en la konfederacio Barlas en Transoksiano dum la 1320-aj aŭ 1330-aj jaroj, li akiris kontrolon de Okcidenta Ĉagataja Ĥanlando ĉirkaŭ 1370. El tiu bazo, li estris militajn kampanjojn tra Okcidenta, Suda kaj Centra Azio kaj aperis kiel la plej povega reganto en la islama mondo post sia venko super la Mamelukoj de Egipto kaj Sirio, la ekira Otomana Imperio kaj la dekadenca Delhia Sultanlando. El tiuj konkeroj li fondis la Timuridan Imperion, kvankam ĝi fragmentiĝis tuj post lia morto. Li estis konsiderata la lasta el la grandaj nomadaj konkeristoj de la Eŭrazia Stepo, kaj lia imperio preparis la aperon de pli strukturitaj kaj longdaŭraj kanonaj imperioj en la 1500-aj kaj 1600-aj jaroj.[4][5]
Timuro antaŭvidis la restarigon de la Mongola Imperio de Ĝingis-Ĥano.[6] Kiel rimedo por legitimigi siajn konkerojn, Timuro fidis je islamaj simboloj kaj lingvo, nomante sin mem la Glavo de Islamo kaj helpante instruajn kaj religiajn instituciojn. Li konvertis preskaŭ ĉiujn gvidantojn el Borjigidoj al Islamo dum sia vivdaŭro.[7] Liaj armeoj estis inkluziveme multetnaj. Timuro ankaŭ decide venkis la kristanajn kavalir-hospitalistojn ĉe Smirno, titolante sin ghazi.[8] Antaŭ la fino de sia regado, Timuro ankaŭ akiris kompletan kontrolon de ĉiuj restoj de la Ĉagataja Ĥanlando, Ilĥanato, Ora Hordo kaj eĉ provis restarigi la Juan-dinastion.
La armeoj de Timuro estis timitaj ĉie en Azio, Afriko, kaj Eŭropo,[8] kaj konsiderindaj partoj de kiuj estis detruitaj per liaj kampanjoj.[9] Fakuloj ĉirkaŭkalkulas ke liaj kampanjoj kaŭzis la mortojn de 17 milionoj da homoj, sumiĝante al proksimume 5% de la monda loĝantaro.[10][11]
Li estis la avo de Ulugbek, kiu regis en Centra Azio de 1411 ĝis 1449, kaj la praprapraavon de Babur, nome fondinto de la Mogola Imperio, kiu regis en partoj de Sudazio dum proksimume kvar jarcentoj, de 1526 ĝis 1857.[12][13] Timuro ankaŭ estas rekonita kiel granda patrono de arto kaj arkitekturo, kiam li interagis kun islamaj intelektuloj kiel ekzemple Ibn Ĥaldun kaj Hafiz-i Abru.[8]
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :1
; $2