Tiro (mitologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tiro.
Tiro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Salmoneo
Patrino Alcidice
Edzo/Edzino KreteoSizifoPozidono
Kunulo Pozidono
Infanoj PelioNeleoEsonoAmitaonoFereto
vdr
Jasono kaj Peliaso sur apulia kratero (ĉ. 330-240 a.K.). La malamo inter la filoj de Tiro generis elstarajn mitojn, kiaj tiu pri la ekspedicio de la argonaŭtoj.

Laŭ la helena mitologio, Tiro (el la greka Τυρώ, «fromaĝ-aspekta») estis tesalia princino, filino de la gereĝoj Salmoneo (filo de Eolo) kaj Alkidiko. Laŭ Diodoro Sicila, ŝia nomo devenis el la vorto «tyrôs», ĉar ŝia haŭto estis tiel blanka kaj supla kiel kaprina fromaĝo[1].

Post la morto de siaj gepatroj (pro kompari sin kun Zeŭso kaj Hero[2]), la infana Tiro translokiĝis al la kortego de sia onklo Kreteo, reĝo de Jolko[3]. Tie ŝi freneze enamiĝis al Enipeo[4], tesalia riverdio kiu daŭre rifuzadis ŝiajn amproponojn, kvankam la princino pasigis siajn tagojn en ĝiaj riverbordoj priplorante sian situacion. La mara dio Pozidono lascive profitis la ŝancon kaj adoptis la formon de Enipeo por allogi la princinon. Profitante unu el ŝiaj oftaj vizitoj al la rivero, li kreis akvokirlon kiu kaptis Tiron, dormigis kaj portis ŝin al bela kaverno subakva kie li plenumis sian pasion[5]. Kiam Tiro vekiĝis, terurigite, Pozidono fanfarone klarigis ĉion al ŝi, ordonis ŝin diri nenion kaj promesis kiel kompenso ke iliaj filoj iĝos povoplenaj. El tiu unuiĝo naskiĝis la ĝemeloj Peliaso kaj Neleo, kiuj poste akiris diversajn reĝlandojn. Pro timo al Sidero, Tiro forlasis la bebojn en monto, celante ilian morton, sed servistino, ŝafisto aŭ ĉeval-bredisto vartis ilin kiel propra idaro. Laŭ kelkaj rakontoj, ĉevalino nutradis Peliason kaj hundino Neleon[6], paralele al la multnombraj priskriboj («mitemo») de herooj vartitaj de bestoj dum infanaĝo.

Troviĝas ankaŭ alternativa versio laŭ kiu Tiro, antaŭ naski la bebojn, konfesis al sia patro ke Pozidono gravedigis ŝin. Sed Salmoneo ke kredis tion, kaj atribuis la staton de sia filino al Sizifo, sia malamata frato. Do, li ordonis ke, post naskiĝo, oni forlasu siajn nepojn en naturo por tiel kaŭzi ilian morton[7].

Sizifo, laŭ Max Klinger (1914. La onklo de Tiro edziĝis al ŝi nur pro tio, ke apolona orakolo aŭguris ke la filoj de ambaŭ mortigos Salmoneon.

Plenkreskite, la ĝemelaj filoj de Tiro kaj Pozidono serĉadis sian patrinon, kaj malkovris ke ŝi suferadas mistraktadon en Jolko fare de la dua edzino de Salmoneo, Sidero, al kiu li edziĝis post la morto de Alkidiko dum la naskiĝo de Tiro. Sidero kasiĝis ĉe la templo de Hero, sed tio ne dekonvinkis Peliason, kiu fine mortigis Sideron en la sanktejo kaj, kune kun sia frato, okupis la urbon. De tiam, la dia edzino de Zeŭso ĵuris eternan malamon al la heroo kaj pro tio ŝi helpadis Jazonon kaj la argonaŭtojn en ilia ekspedicio al Kolĥido (la patro de Jazono estis duonfrato kaj dumviva malamiko de Peliaso). Verŝajne, Peliaso faris nenion por pacigi la diinon, ĉar li de tiam rifuzadis honori ŝin[7].

Post sia liberigo kaj la morto de Sidero, Tiro edziniĝis al sia onklo Kreteo. Kun li, ŝi havis tri filojn: Esono, Fereso kaj Amitaono[8][9][10] (plus Talao kaj Peliaso laŭ kelkaj versioj).

Laŭ tute malsama rakonto, la edzo de Tiro estis alia frato de Salmoneo: Sizifo, fama por sia fia agado. Ŝi naskis du filojn al li, sed Apolono aŭguris ke ili iam mortigos sian avon Salmoneo, do Tiro decidis mortigi la bebojn por savi sian patron[11]. Fakte, Sizifo edziĝis al sia nevino Tiro ĝuste pro tiu aŭguro, ĉar li malamis sian fraton kaj la orakolo asertis ke li estos murdita de la ebla idaro de Tiro kaj Sizifo[12]. Fakte li, indiferenta al la morto de siaj filoj, portis iliajn kadavrojn al merkato de Lariso kaj akuzis Salmoneon pri ilia morto kaj sangadolto kun Tiro. Lia strategio sukcesis, ĉar la loĝantaro ekziligis Salmoneon for de Tesalio kaj Sizifo akiris la tronon. Ĝuste pro tio, laŭ tiu ĉi versio, Sidero mistraktadis ŝin, ĉar ŝi konsideris Tiron kulpanto de ilia ekzilo en Eliso[13]. Tiu rakonto verŝajne estas deformita versio de la seksperforto fare de Pozidono, kiu supervivis nur parte kaj aldoniĝis al pliaj lokaj mitoj.

Tiro iĝis praulino de multaj el la plej elstaraj herooj en la greka mitaro. Nepoj ŝiaj estis, inter aliaj, la divenisto Melampo kaj la argonaŭtoj Jazono, Admeto, Akasto, Ifiklo kaj Periklimeno. Plie, kelkaj el ŝiaj pranepoj partoprenis la Trojan militon.

  1. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 6.6.5.
  2. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 6.7.2-3.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.90-96.
  4. Strabo. Geografio, 8.3.32.
  5. Filostrato. Bildoj, 2.8.
  6. Eŭstakio. Pri Odiseado de Homero, 11.253.
  7. 7,0 7,1 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.8. Greka teksto ĉe Wikisource.
  8. Homero. Odiseado, 11, 235-259. Greka teksto ĉe Wikisource.
  9. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 175.
  10. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.68.2-3.
  11. Higeno. Fabulae, 60.239.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, .8.25.9.
  13. Higeno. Fabulae, 60.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy