Tokipono

toki pona
aposteriora lingvoeksperimenta lingvofilozofia lingvoarta lingvo
Parolata en dise tra la mondo
Parolantoj pli ol 3,100 (2 016)
Skribo latina alfabeto

Sitelen Pona

Sitelen Sitelen

Kreinto Sonja Lang
Dato 2001
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sen valoro
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 tok
  Glottolog toki1239
Angla nomo Toki Pona
Franca nomo toki pona
Noto Planlingvo kun nur 123 bazaj vortoj[1]
vdr


Citaĵo
 la lingvo de bono, la simpla vojo de la vivo 
— Tokipona diro

Tokipono (tokipone toki pona) estas planlingvo. La nomo de la lingvo estas derivita de la piĝina vorto tok (de la angla talk „paroli“) kaj la Esperanta adjektivo bona.

Ĝi estas konstruita de Sonja Lang kaj unue publikigita en la interreto en 2001. Laŭ ŝia takso ekzistas nuntempe mondvaste minimume 100 fluaj parolantoj.[2]

Ĝi ne estas internacia helplingvo, sed filozofia aŭ luda lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej simpla, parte laŭ modelo de piĝinoj: ekzemple, ne ekzistas subjunkcioj aŭ pasiva voĉo.

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj vortoj; $2
  2. Roberts, Siobhan, "Canadian has people talking about lingo she created", The Globe and Mail, 9-a de Julio 2007. Kontrolita 2012-01-22.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy