Sankta | |||||
Tomaso de Akvino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Doktoro de la Eklezio | |||||
Persona informo | |||||
Thomas Aquinos | |||||
Naskiĝo | 28-a de januaro 1225 en Roccasecca, Akvino, Reĝlando Sicilio | ||||
Morto | 7-an de marto 1274 en Monaĥejo Fossanova, Papa Ŝtato | ||||
Tombo | Church of the Jacobins (en) (1369–) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino • Medieval Italian • latina vd | ||||
Loĝloko | Akvino vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo (1245–1248) Universitato de Napolo (1239–1245) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | patro de Tomaso de Akvino vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | itala teologo kaj filozofo | ||||
Laborkampo | Filozofio, teologio kaj katolika teologio vd | ||||
Verkado | |||||
Temoj | Tomismo, okcidenta skolastikismo | ||||
Verkoj | Sumo Teologia | ||||
| |||||
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio | |||||
Honorata en | Katolikismo, Anglikanismo, Luteranismo | ||||
Kanonizo | 1323 de papo Johano la 22-a | ||||
Festotago | 28-a de januaro | ||||
Atributoj | La Sumo Teologia, modelo de preĝejo, suno sur brusto de dominikana frato | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tomaso de Akvino aŭ Tomaso la Akvinano (latine Thomas Aquinas aŭ Thomas de Aquino, genitive Thomae Aquinatis aŭ Thomae de Aquino; naskiĝis la 28-an de januaro 1225 en la kastelo de Roccasecca apud Akvino, mortis la 7-an de marto 1274 en Fossanova), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de Tomismo aŭ okcidenta skolastikismo ene de kiu li estis konata ankaŭ kiel Doctor Angelicus (Anĝela Doktoro) kaj Doctor Communis.[1] Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Sumo Teologia, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi.[2][3] La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.
Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.