Tornado

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tornado (apartigilo).
Tornado en Oklahomo.
Dorothy kaptas la hundon Toto de la orelo dum ilia domo estas forflugigita fare de tornado en la romano La mirinda sorĉisto de Oz. Unuaeldona ilustraĵo de W. W. Denslow.

Tornado estas forta, violenta turniĝanta kolono da aero, kiu evoluas el ŝtormo kaj ofte havas formon de funelo. Laŭ PIV tornado estas Fortega rotacianta atmosfera perturbo laŭdiametre relative malgranda kaj tie oni sugestas preskaŭ sinonime la terminojn ciklono kaj trombo.[1]

Tornado konektiĝas inter kumulonimbusa nubo kaj la tero. Pli malofte povas konektiĝi ankaŭ kun la bazo de kumulusa nubo. Ĝi estas ofte referencata kiel kirlovento aŭ ciklono,[2] kvankam la vorto ciklono estas uzata en meteologio por nomi vetersistemon kun malaltprema areo en la centro ĉirkaŭ kiu, el observanto rigardante malsupren al la surfaco de la Tero, la ventoj blovas kontraŭhorloĝe en la Norda Hemisfero kaj laŭhorloĝe en la Suda Hemisfero.[3] Tornadoj okazas en multaj formoj kaj grandoj, kaj ili estas ofte (sed ne ĉiam) videblaj laŭ la formo de kondensa funelo originiĝinta el la bazo de kumulonimbusa nubo, kun nubo de rotaciantaj rubaĵoj kaj polvo ene de tiu. Plimulto de tornadoj havas ventorapidon de malpli ol 180 kilometroj hore (110 mejlojn hore), estas ĉirkaŭ 80 metrojn (250 futojn) larĝa, kaj veturas kelkajn kilometrojn (kelkajn mejlojn) antaŭ vanuiĝi. La plej ekstremaj tornadoj povas atingi ventorapidojn de pli ol 480 kilometroj hore (300 mph), estas pli ol 3 kilometrojn (2 mi) de diametro, kaj restas surgrunde dum pli ol 100 km (62 mi).[4] [5] [6]

Variaj tipoj de tornadoj estas la plurvortica tornado, la sendependa tertornado (ne asocia kun mezociklono), kaj la akvovortico. Akvovorticoj estas karakterizitaj per spirala funel-forma ventofluaĵo, konektanta kun granda kumuluso aŭ kun kumulonimbuso. Ili estas ĝenerale klasitaj kiel ne-superĉelaj tornadoj kiuj disvolviĝas super akvejoj, sed ne estas interkonsento ĉu klasigi ilin kiel veraj tornadoj. Tiuj spiralaj kolonoj de aero ofte disvolviĝas en tropikaj areoj proksimaj al Ekvatoro kaj estas malpli oftaj je altaj latitudoj.[7] Aliaj tornadecaj fenomenoj kiuj ekzistas en la naturo estas la gustnado (ŝtormeta tornado), la polvokirlo, la fajrokirlo (en incendioj), kaj la vaporkirlo.

Tornadoj estas konataj kiel ege detruemaj meteologiaj fenomenoj, kaj ili okazas en ŝtormoj tutmonde, tamen ili formiĝas en Usono pli ofte laŭ nombro de tornado-eventoj ol en aliaj landoj. En Usono, tornadoj emas formiĝi fifame en larĝa strio de centraj kaj sudorientaj regionoj nomata populare kiel Tornado-strateto (angle: "Tornado Alley"). Fakte Usono kaj Kanado suferas pro multo la plej multnombrajn tornadojn inter ĉiuj landoj de la mondo.[8] Tamen, laŭ land-areo, la plej ofta lando por tornadoj estas Anglio. Tornadoj okazas ankaŭ en Suda Afriko, multo de Eŭropo (escepte ĉe Hispanio, plimulto el la Alpoj, Balkanoj, kaj norda Skandinavio), okcidenta kaj orienta Aŭstralio, Novzelando, Bangladeŝo kaj apuda orienta Barato, Japanio, Filipinoj, kaj sudorienta Sudameriko (Urugvajo kaj Argentino).[9][10] Tornadoj povas esti detektitaj antaŭ aŭ dum ili okazas pere de la uzado de la radaro de impulso-Doppler kiu rekonas modelojn de rapideco kaj informon de reflektiveco, kiaj eĥoĉenoj aŭ rubobuloj, same kiel pere de la klopodoj fare de ŝtormoserĉantoj.

Ne estas tute sciate, kiel tornadoj formiĝas. Ili plej ofte evoluas el superĉelaj ŝtormoj, tamen povas formiĝi laŭ linioj de skualoj kaj en uraganoj. Oni kredas, ke ili ekestas, kiam malvarma aero suriras tavolon da varma aero, kio kaŭzas la varman aeron supreniĝi ege rapide.

  1. en NPIV PIV alirita la 14an de Novembro 2021.
  2. "merriam-webster.com". merriam-webster.com. Alirita en 2012-09-03.
  3. Garrison, Tom (2012). Essentials of Oceanography. Cengage Learning. ISBN 978-0-8400-6155-3.
  4. Wurman, Joshua (2008-08-29). "Doppler on Wheels". Center for Severe Weather Research. Arkivita el la originalo en 2007-02-05. Alirita en 2009-12-13.
  5. "Hallam Nebraska Tornado". National Weather Service. National Oceanic and Atmospheric Administration. 2005-10-02. Alirita en 2009-11-15.
  6. Edwards, Roger (2006-04-04). "The Online Tornado FAQ". Storm Prediction Center. National Oceanic and Atmospheric Administration. Arkivita el la originalo en 2006-09-29. Alirita en 2006-09-08. Publika Havaĵo. Tiu artikolo enhavas tekston el tiu fonto, kiu estas en la publika havaĵo.
  7. National Weather Service (2009-02-03). "15 January 2009: Lake Champlain Sea Smoke, Steam Devils, and Waterspout: Chapters IV and V". National Oceanic and Atmospheric Administration. Alirita en 2009-06-21.
  8. "Tornado Alley, USA: Science News Online, May 11, 2002". 25a de Aŭgusto 2006. Arkivita el la originalo la 25an de Aŭgusto 2006.
  9. "Tornado: Global occurrence". Encyclopædia Britannica Online. 2009. Alirita en 2009-12-13.
  10. "TORNADO CENTRAL, Where Tornadoes Strike Around the World, February 12, 2018". 12a de Februaro 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy