Toro (geometrio)

Ĉi tiu artikolo temas pri tridimensia surfaco. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Toro.
Toro
Toro

Toro estas ringoforma surfaco formita de cirklo, kiu turniĝas ĉirkaŭ akso samebena. Se la akso sekcas la cirklon (estas ŝnuro de la cirklo), naskiĝas surfaco, kiu ne aspektas ringo sed pli similas al kuseno kun maldika mezo. En la tre speciala kazo kiam la akso trairas la centron de la cirklo (estas ties diametro), naskiĝas sfero. Normale oni nomas toro nur la surfacon kiu havas formon de ringo, sed eblas rigardi la kusenformaĵon kaj la sferon kiel specialajn kazojn de toro.

La geometria parametra ekvacio de toro estas:

Kie R estas distanco de cirkla centro ĝis akso de rotacio kaj r estas radiuso de la cirklo. Neparametra ekvacio de la samaj valoroj estas:

En topologio, toro estas la produto de pluraj cirkloj. La surfaco de ringa formo estas produto de du cirkloj S¹ × S¹.

La figuro formita el spaco limigita de toro nomiĝas plentorio


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy