Torpedo

Ĉi tiu artikolo temas pri submara pafaĵo kun propra propulsilo. Por futbalklubo rigardu la paĝon Torpedo Moskvo.
Britaj torpedoj el la Dua Mondmilito

Torpedo estas cigarforma, mempela pafilaĵo, lanĉita de submarŝipo, ŝipo aŭ aviadilo (misilo). Ĝi eksplodas post trafo de trunko de celata ŝipo aŭ submarŝipo, aŭ kiam ĝi sensas ties proksimegecon. En la modernaj torpedoj direktas komplikaj instalaĵoj la submergiĝon kaj la horizontalan moviĝon. Povas okazi antaŭe programita direktado aŭ teledirektado.

Dum la napoleonaj militoj, Robert Fulton usona inventisto eksperimentis pri maraj minoj, kiujn li nomis torpedo (laŭ la latina nomo de rajo). La stangotorpedo de la 19-a jc. estis nur simpla eksplodaĵo ĉe la fino de stango, kiu eksplodis, kiam ĝi tuŝis trunkon de malamika ŝipo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy