Tourcoing - jen france, prononco laŭ sistemo IFA tuʁ.kwɛ̃ ( aŭskulti), origine okcidentflandre Terkoeje kaj nederlandlingve Toerkonje, prononco [tu:rKONje] respektive laŭ sistemo IFA tuːrˈkɔnjə, pikarde Tourco - estas grava komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La ĉirkaŭurbo de Lilo / Lille situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 99 011 loĝantoj sur areo de 15,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 518 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel). Ĝi estas la ĉefurbo de du kantonoj, kaj siajn loĝantojn oni kutime nomigas tourquennois(es) en la franca.