Trakoj

Trakoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Trakia Platest, 5-a ĝis 4-a jarcento a.K

Trakoj estas komuna nomo por kelkaj iamaj balkanaj kaj okcident-aziaj popoloj, kiuj vivis en la antikva regiono Trakio. La trakoj ekde la 8-a ĝis 9-a jarcento antaŭ Kristo vivis sub helena potenco. Dum la 5-a jarcento a.K. estiĝis sendependa trakia ŝtato, kiu disfalis fine de la sama jarcento. De la 4-a ĝis la 3-a kaj poste ekde la 2-a antaŭkrista jarcento ili konkeriĝis de la Romia imperio. Post la grava greka-romia influo, la trakoj asimiliĝis al la migrantaj popoloj.

La popolanoj parolis la trakan lingvon, kiu formortis dum la 6-a jarcento post Kristo. Al ĝi similas la friga kaj albana lingvo. Nur kelkaj gravuritaj nomoj postrestis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy