"Z 5600" en Massy - Palaiseau | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Transilien |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF |
Historio | |
Malfermo | 4-a de decembro 2023 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 15 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
7 stacioj | |
Transilien V, aŭ pli simple Linio V,[1][2][3] estas nova tangenta ligilo de antaŭurba trajno kiu priservas la sud-okcidenton de Francilio el la Versajla areo. Ĝi ligas la interŝanĝejon de stacidomo Massy - Palaiseau al tiu de stacidomo Versailles-Chantiers. Kiel linio U, ĝi estas ĉeurba fervojo de la reto Transilien kiu ne eliras el granda pariza stacidomo.
Kreita la 4-an de decembro 2023[4] post ĝia disiĝo de la linio RER C kadre de la ekfunkciigo de Eksprestramo 12, linio V uzas la infrastrukturon de la reto de Gare d'Austerlitz kaj de fervojo Grande Ceinture de Parizo.
Ĉar la tuta linio situas en Francilio, ĝi estas nur sub la respondeco de Île-de-France mobilités (IDFM).