Transistoro

Diversaj tipoj de transistoroj apudmetitaj ĉe grandec-skalo

Transistoro estas duonkonduktaĵa disponaĵo uzata por amplifado kaj ŝaltado de elektronikaj signaloj kaj elektraj cirkvitoj. Ĝi konsistas el materialoj kun duonkonduktaj ecoj kaj havas minimume tri konektilojn, kiuj kondukas al la tri elektrodoj — emitoro, bazo, kaj kolektoro. Kiam oni fluigas (kutime tre malgrandan) kurenton inter la emitoro kaj la bazo, ĝi povas regi proporcie ege pli grandan kurenton inter la emitoro kaj la kolektoro. Tiamaniere la efiko de transistoro povas esti rigardata kiel amplifiko de la kurento el unu cirkvito (emitoro - bazo) en la dua (emitoro - kolektoro).

En analogaj cirkvitoj, transistoroj uziĝas kiel amplifiloj, frekvence fakte ekde 0 Hz, do konstanta kurento, ĝis en la gigaherca regiono (2012).

En ciferecaj cirkvitoj, la unua cirkvito povas kontroli la trapas-eblecon de la transistoro por la dua cirkvito. Tiam la transistoro restas en ŝlosita stato se neniu kurento estas inter emitoro kaj bazo, kaj malfermiĝas (komencas trapasi kurenton preskaŭ sen rezisto) se malgranda kurento ekfluas ĉi tie. Dank' al tiu sia eco transistoro povas roli kiel tre rapidaj elektraj ŝaltiloj, kaj aranĝoj de transistoroj povas funkcii kiel logikaj pordoj, RAM-tipa storejo kaj esti aplikataj por aliaj bitlogikaj taskoj. Fakte transistoroj estas la plej gravaj eroj de integra cirkvito, la tiel nomata splito. Splitoj povas enhavi milionojn da transistoroj malgraŭ sia malgrandeco. Plej ofte splito plenumas siajn celfunkciojn baze de ciferecaj metodoj.

La termino "transistoro" estas akronimo de la anglalingva transfer resistor[1][2] kiu priskribas la funkcion de ĝi kiel reguleblan rezistancon depende de la aplikita kurentoŝargo. Per tia sia funktio transistoro similas al elektrona valvo, nome triodo, kaj foje pro tio estas nomata ankaŭ "duonkondukta triodo".

Antaŭ la erao de transistoroj oni vaste uzis vakutubojn por la sama celo. En moderna tekniko oni nun pli kaj pli malofte uzas unuopajn transistorojn, sed kunigas arojn de ili en integraj cirkvitoj. Jam tuj post sia enkonduko ĉirkaŭ 1950 la transistoro malfermis la vojon al ĝis tiam neimageble pli malgrandaj kaj pli malmultekostaj radioj, poŝkalkuliloj kaj komputiloj. Ĝi fariĝis la ĉefa komponanto en ĉia moderna elektronikaĵo.

  1. The First Transistor Arkivigite je 2010-01-09 per la retarkivo Wayback Machine Informo pri la deveno de la vorto transistoro sur la retpaĝo de Nobel-fonduso.
  2. J.R. Pierce. [1998] The naming of the transistor, p. 37–45. doi:10.1109/5.658756.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy