Transliterumo

Ekzemplo de transliterumo

Transliterumo, transliterigotransliterado estas reskribado de teksto per aliaj literspecoj ol la originalaj. Dum transskribado celas prezenti la elparolon de fremdaj vortoj, transliterumo prezentas skribitan tekston en alia skribsistemo laŭeble fidele, do tiamaniere, ke el la transliteraĵo oni povos rekonstrui la originalan skribaĵon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy