Tri koboldoj

Frontpaĝo de la "Ora Aŭtora kaj Valora Libro de la Koboldoj"

La Tri koboldoj estis esperanta kabaredo[1] funkciinta de 1949 ĝis 1956 sub gvido de Raymond Schwartz en Montmartre, fama arta kvartalo de Parizo. En tiuj jaroj okazis semajnaj kunvenoj kaj unufoje monate kabareda vespero. De 1949 ĝis 1956 estus okazintaj 341 merkredaj kunvenoj.[2] La kabaredo arigis talentajn kunlaborantojn el kiuj pluraj estas famaj Esperanto-verkistoj kaj ĝi rolis kiel verkinstigilo, interalie pere de ludoj kiaj "truditaj versoj": la publiko trudis iajn rimojn kaj temon kaj pluraj partoprenantoj verkis poemojn laŭ tiuj kondiĉoj. La kabaredo aperas sub nomoj "Ĉe l'Koboldoj", "La Koboldejo". La nomo "La Tri koboldoj" fontas el la nomoj de la strato kaj de la trinkejo kie la kabaredo kunvenis en la unuaj jaroj : "Les Trois Lutins" en la Trifrata Strato.

Postrestas "Ora Aŭtora kaj Valora Libro de la Koboldoj" kie kolektiĝas rakontaj tekstoj, komentoj, salutvortoj, laŭmende verkitaj poemoj, fotoj, subskriboj de partoprenintoj, ŝercoj, ktp. Laŭ la Ora Libro eblas iom scii pri la historio de la kabaredo kaj eĉ detale pri la partoprenantaro.

Rimarkindaj regulaj kunlaborantoj estis Raymond Schwartz, Gaston Waringhien, Marc Darnault (profesia aktoro), Lucien Laurat, Roger Bernard, Norbert Barthelmes, Etienne Gaudry, Srdjan Flego, Jean Thierry, Julien Piron, Daniel Luez. Ankaŭ aperis tiam junaj Michel Duc Goninaz, Gino Gaspard, Claude Longue-Épée, Erika, Georges Lagrange, Michel Audibert, Jean-Louis Texier.

  1. Tiutempe oni nomis ĝin kabareto. Pro la maloportuneco de la falsa sufikso "eto", la vorto estas nun ŝanĝita al kabaredo.
  2. Laŭ mencio aperanta lastpaĝe de la Ora Libro okazis 341 merkredaj kunvenoj. Tio signifus ke la unua kunveno okazis la 21an de septembro 1949

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in