Tria industria revolucio

La Tria industria revolucio, nome revolucio scienc-teknologia aŭ revolucio de la intelekto, estas koncepto kaj vidpunkto skizitaj de Jeremy Rifkin kaj konsiderataj ekzemple de la Eŭropa Parlamento, en formala deklaro aprobita en junio de 2006.[1] Laŭlonge de la historio, la ekonomiaj transformoj okazas kiam kunvenas la novaj teknologioj de la komunikado kun la novaj sistemoj de energio. La novaj formoj de komunikado iĝas la rimedo por la organizo kaj administrado kiujn la plej disvolviĝintaj civilizoj ebligis pere de la novaj energifontoj. La kuniĝo de uzado de komputiloj, la teknologio de la komunikado de Interreto kaj la renovigeblaj energioj en la 21a jarcento estas kio okazigas la tiel nomita Tria Industria Revolucio.

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-18. Alirita 2017-01-01.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy