Trilero

Trilero (angle thriller [ˈθɹɪlə] de la anglalingva verbo thrill, „nerve eksciti“) estas ĝenro de literaturo, komputilaj ludoj, kinaj kaj televidaj filmoj, kiu uzas suspenson, tension kaj psikan eksciton kiel ĉefaj stilaj elementoj. Ĉefa kategorio ene de la ĝenro nomiĝas "psikologia trilero". Post la atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, filmoj kaj romanoj de la subĝenro "politika trilero" kaj "paranoida trilero" populariĝis. Elstaraj ekzemploj de filmoj ĉi-ĝenraj estas la filmoj de Alfred Hitchcock.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy