Triumfa Arko de Parizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Francio | ||||
Situo | Parizo | ||||
- koordinatoj | 48° 52′ 26″ N, 2° 17′ 42″ O (mapo)48.8738888888892.295Koordinatoj: 48° 52′ 26″ N, 2° 17′ 42″ O (mapo) | ||||
Arkitekto | Jean-François Chalgrin | ||||
Materialo | Lutetian limestone, kalkoŝtono [+] | ||||
Estiĝo | 1836 | ||||
konsekro | 29-a de julio 1836 | ||||
Triumfa Arko de Parizo | |||||
Vikimedia Komunejo: Arc de Triomphe de l'Étoile [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Triumfa Arko (france Arc de Triomphe) estas monumento de Parizo lokita centre de la placo Charles de Gaulle, je la okcidenta fino de la avenuo de la Elizeaj Kampoj. Ĝi estas parto de la granda okcidenta-orienta akso de Parizo, ekde la palaco Luvro ĝis la kvartalo La Défense. La alto de la monumento estas proksimume 52 metroj, kaj la larĝeco estas 45 metroj. Ĝi estas la dua plej granda moderna triumfa arko de la mondo (la plej vasta troviĝas en Meksiko).
La Triumfa Arko estas unu el la plej famaj monumentoj de Parizo. Ĝi estis mendita en 1806, post la venko de Austerlitz fare de la imperiestro Napoléon Bonaparte. La monumento estis tiel grandega kaj kompleksa, ke ĝia konstruado ne finiĝis antaŭ la reĝado de Ludoviko-Filipo, en 1833-1836. La Monumento estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 10:30 p.m.[1]