Trojo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Troy |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 2004 |
Daŭro | 163 minutojn |
Ĝenro | Militfilmo |
Kameraado | Roger Pratt |
Buĝeto | 175 milionoj da usonaj dolaroj |
Reĝisoro(j) | Wolfgang Petersen |
Produktisto(j) | Christopher Nolan, Charles Roven, Emma Thomas |
Scenaro | Christopher Nolan, Jonathon Nolan |
Filmita en | Meksiko • Malto • Maroko • Alĝerio |
Loko de rakonto | Antikva Grekio |
Muziko de | James Horner |
Rolantoj | Brad Pitt • Eric Bana • Orlando Bloom • Diane Kruger • Peter O’Toole • Rose Byrne • Sean Bean • Brian Cox • Julie Christie • Saffron Burrows • Brendan Gleeson • Tyler Mane • Garrett Hedlund • John Shrapnel • Vincent Regan • Julian Glover • James Cosmo • Owain Yeoman • Nathan Jones • Jacob Smith • Nigel Terry • Trevor Eve • Mark Lewis Jones |
Produktinta firmao | Wolfgang Petersen Diana Rathbun Colin Wilson |
Distribuo | Warner Bros. Pictures |
IMDb | |
Trojo (angle: Troy) estas filmo de Warner Bros. el 2004 pri la Troja Milito, bazita je la Iliado kaj la Odiseado de Homero. La Troja Milito okazis je proksimume 1200 a.K. ĉe la okcidenta bordo de la nuna Turkio. Trojo estis reĝisorita de Wolfgang Petersen. La filmo kandidatiĝis por la Oskar-premio pro la plej bonaj kostumoj.
En la jaro 1193 a.K. Agamemno, reĝo de Mikeno, superregis la plimulton de la greka mondo. Tiam la troja princo Pariso dum pacmisio forlogis Helenan, la plej bela virino en la mondo, de ŝia edzo, reĝo Menelao de Sparto. Menelao en lia honoro kompromitita, konvinkis lian fraton Agamemno partopreni en atako kontraŭ Trojo. Agamemno vidas sian ŝancon por plue pligrandigi sian potencon. Apogita de miloj da grekaj reĝoj kaj soldatoj, inkludante Ajakso, Odiseo kaj Aĥilo kun liaj Mirmidonoj, Agamemno kaj Menelao foriris al Trojo. La batalo inter la grekoj kaj trojanoj daŭris longan tempon, kun multaj mortintoj je ambaŭ flankoj. Nur per la konstruo de la troja ĉevalo oni faris finon al la sanga milito.