Tsakhia Elbegdorj

2009

CAĤIAGIJN Elbegdorĝ (naskiĝis la 30-an de marto 1963 en la provinco Zereg, regiono Ĥovd) estis prezidento de Mongolio de 2009 ĝis 2017. Lia posteulo estas Khaltmaagiin Battulga.

Elbegdorj estas edzo, patro de kvin gefiloj. Li finis en 1979 mezlernejon de sia provinco, en 1981 altlernejon en urbo Erdenet, en 1988 Universitaton de Armea Politologio en Ukrainio kaj en 2002 universitaton Harvard. Bakalaŭro pri ĵurnalismo kaj magistro pri ŝtata estrado. Parolas anglan kaj rusan.

Tsakhia [caĥia'] estas lia patronomo; lia persona nomo estas Elbegdorj [elbegdorĝ]. Alia nomformo estas Tsakhiagijn Elbegdorj, cirile Цахиагийн Элбэгдорж.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy