Tukaram | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1608 en Dehu | |
Morto | 1-an de januaro 1650 (42-jaraĝa) en Indrayani | |
Religio | hinduismo vd | |
Lingvoj | marata vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto tradukisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tukaram aŭ Sant Tukaram Maharaj referencata ankaŭ kiel Santŝreŝta, Ĝagadguru, Tukoba kaj Tukobaraja,[1] estis hinduisma poeto de la 17-a jarcento kaj sant de la Bhakti movado en Maharaŝtro, Barato.[2][3] Li estis parto de la egalisma, personigita Varkari devoteca tradicio.[4] Sant Tukaram Maharaj estas plej bone konata pro sia devoteca poezio nomita "abhanga" kaj komunum-orientita adorado per spiritaj kantoj konataj kiel "kirtan".[4] Lia poezio estis dediĉita al Vitthala aŭ Vithoba.
Tukaram naskiĝis en la areo de la nuntempa Maharastra ŝtato de Barato. Lia kompleta nomo estis Tukaram Bolhoba Ambiĝe. La jaro de la nasko kaj de la morto de "sant" Tukaram estis celo de esplorado kaj disputo inter fakuloj de la 20-a jarcento.[5][6] Li naskiĝis en 1598 aŭ 1608 en vilaĝo nome Dehu, apud Pune en Maharaŝtro, Barato.[2][6]
Sant Tukaram naskiĝis al Kanakar kaj Bolhoba More kaj fakuloj konsideras, ke lia familio apartenis al la kasto Kunbi[7]. La familio de Tukaram posedis vendejon kaj mon-pruntan negocon same kiel partoprenon en agrikulturo kaj komerco.[3][6] Liaj gepatroj estis devotemaj de Vithoba, nome avataro de la Hinduisma dio Viŝnuo (Vaiŝnavoj). Ambaŭ gepatroj mortis kiam Tukaram estis ankoraŭ junulo.[6]
La unua edzino de Sant Tukaram estis Raĥama Bai, kaj ili havis filon nome Santu.[8] Tamen, kaj liaj filo kaj edzino malsategis ĝis morto en la malsatego de 1630–1632.[3][9] Tiuj mortoj kaj la disvastigita malriĉeco havis profundan efikon sur Tukaram, kiu iĝis kontemplema, meditanta sur la montetoj de Sahĝadri (Okcidentaj Ghatoj) kaj poste verkis, ke li "havis diskuton kun mia propra memo".[3][8] Tukaram edziĝis denove, kaj lia dua edzino estis Avalai Jija Bai.[3][8] Li pasigis plej el siaj lastaj jaroj en devoteca adorado, komunuma ludado de "kirtan" (grupa ĉantopreĝado) kaj komponado de poezio "abhanga".[3][8]