Tupia lingvo

Tupia lingvo
(Tupynã'mbá), Nhe'engatú, Abá Nhe'enga
mortinta lingvo • formortinta lingvo • lingvo • dialekto
Tupi-gvarania lingvaroTupia lingvaro
Parolata en Brazilo
Parolantoj 0
Denaskaj parolantoj 0
Skribo latina
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tpw aŭ tpn
  ISO 639-3 tpw
  Glottolog tupi1287
Angla nomo Tupi
Franca nomo tupi
vdr

La tupia lingvo, ankaŭ nomata tupinambaoantikva tupio, estas morta indiana lingvo kiu estis parolata en Brazilo de Rio-de-Ĵanejrio ĝis Maranjo. La lingvo estis parolata kiel gepatra lingvo origine de la indianoj Tupinambaoj kaj Tupinikinoj kaj post ankaŭ de brazilanoj, do la portugala lingvo en tiu epoko havis en Brazilo nur administran statuson.

Kontraŭe al kelkaj disvastiĝintaj nesciencaj asertoj, ja temis pri unu lingvo, ne pri grupo de dialektojlingvoj parolataj en Sudameriko nek pri artefarita lingvo. La libro estis dokumentita inter la jaroj 1550 kaj 1750 de eŭropaj pastroj, kiuj skribis gramatikojn kaj lernolibrojn pri ĝi kaj tradukis al ĝi katekizajn tekstojn. Kvankam la pastroj dokumentadis la Tupinambaon sekvante la gramatikan nomenklaturon de la eŭropaj klasikaj lingvoj, la lingvajn dokumentojn kiujn ili antaŭsavis al ni eble simetrias al la lingvo kiu estis parolata de la popoloj Tupinambao kaj Tupinikino. Kontraŭ la malfeliĉaj asertoj laŭ kiuj Tupinambao ne estis lingvo apartenanta al unu tribo, antaŭ estis leksikona unuformigo de diversaj dialektoj, fiksitaj en la gramatikoj de pastroj kiel José de Anchieta kaj de aliaj jezuitoj, Barbosa (1956) nin atentigas ke en siaj propraj verkoj la pastroj informis pri lokalaj variantaj formoj de Tupiaj dialektoj aŭ similaj formoj de aliaj Tupiaj lingvoj. Legu pri tio la bonegan tekston de Barbosa, 1956).

La tupia lingvo male estis lingvafrankao en Brazilo ĝis la 18-a jarcento, kiam la portugala (ĉefministro) Markizo de Pombal malpermesis ĝian uzon en lernejoj kaj dokumentoj kaj deklaris la portugalan la oficiala lingvo de Portugalio (kaj sekve de Brazilo) en 1758 (antaŭe en Portugalio oni uzis la latinon flanke al la portugala en oficialaj dokumentoj).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy