Turkiso | |
---|---|
Ĝeneralaĵoj | |
Identeco | |
Turkiso estas relative malofta mineralo el akvo, aluminio, fosfato kaj kupro. Havante karakterizan bluverdan koloron, ĝia nomo estas uzata por difini la turkisan koloron . La mineralo konsideriĝas gemo, do valora ornama ŝtono, kaj havas la ĥemian strukturon CuAl6(PO4)4(OH)8 · 4 H2O. Anstataŭ aluminio, ankaŭ fero en la formo Fe3+ povas esti parto de la kristala strukturo, tial la ĥemia formulo ofte skribiĝas Cu(Al,Fe)6(PO4)4(OH)8 · 4 H2O.