Tuskegee | |||
---|---|---|---|
angle Tuskegee | |||
urbo | |||
la kantona juĝejo
| |||
urbo de Usono kantona sidejo vd | |||
Administrado | |||
Federacia ŝtato | Alabamo | ||
Kantono | Kantono Macon | ||
Poŝtkodo | 36083, 36087, 36088 | ||
Telefonkodo | 331 | ||
Kodo laŭ Fips | 01-77304 | ||
Kodo laŭ Gnis | 0128211 | ||
Retpaĝaro | tuskegeealabama.gov | ||
Politiko | |||
Urbestro | Johnny Ford (demokrato) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 590 (2005) | ||
- Metropola regiono | 22 810 (2005) | ||
Loĝdenso | 222 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 26′ N, 85° 42′ U (mapo)32.431505555556-85.706780555556Koordinatoj: 32° 26′ N, 85° 42′ U (mapo) | ||
Alto | 141 m | ||
Areo | 40,7 km² (4 070 ha) | ||
- Tera areo | 40,1 km² (4 010 ha) | ||
Horzono | UTC-6 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tuskegee, Alabama [+] | |||
Tuskegee (tʌsˈkiːɡiː[1]) estas la sola urbo en Kantono Macon en la subŝtato Alabamo de Usono. En 2005 la urbo havis 11 590 loĝantojn, la metropola areo sume 22 810.
Tuskegee estis grava ejo en la historio de la afrik-usonanoj kaj ege influa en la historio de Usono ekde la 19-a jarcento. Antaŭ la Usona Enlanda Milito, la areo estis plejparte uzita kiel kotona plantejo, dependa de la laboro de afrik-usonaj sklavoj. Post la milito, multaj liberigitaj ekssklavoj daŭrigis labori en la malurbaj agrikulturaj plantejoj ĉirkaŭ la urbo. En 1881 fondiĝis la Normala Lernejo de Tuskegee, historie kolegio de afrik-usonanoj, nun la Universitato de Tuskegee, kaj ĝia direktoro, Booker T. Washington, evoluigis nacian reputacion kaj filantropan reton por apogi edukadon de la ekssklavoj kaj iliaj infanoj.
En Tuskegee interalie naskiĝis kaj kreskis Rosa Parks, afrik-usona kudristino kies simpla ago elkligigis la lukton kontraŭ rasa segregacio en Usono.