UK 1912

Universala Kongreso
Komuna foto de la partoprenantoj sur la krakova ĉefa placo
Komuna foto de la partoprenantoj sur la krakova ĉefa placo
Urbo (lando) Krakovo, ( Aŭstrio-Hungario)
Datoj 11-a ĝis 18-a de aŭgusto 1912
Prezidanto LKK Odo Bujwid
Alta protektanto
Aliĝintoj 1000
Menciinde 25-jariĝo de Esperanto
vdr
Grupo de partoprenantoj kun Antoni Grabowski, Ludoviko Zamenhof kaj aliaj

8-a UK, la 8-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Krakovo, Pollando (tiama Aŭstrio-Hungario) en 1912. 1000 partoprenantoj ĉeestis.[1]

L. L. Zamenhof diris: „Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.“ Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido.

Laŭ aserto de lia nevo, Julius Glück renkontiĝis dum la kongreso kun Lenin.

  1. Sikosek, Ziko Marcus, Sed homoj kun homoj : Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, Universala Esperanto-Asocio,‎ (ISBN 92-9017-087-5), p. 53

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy