UK 2023

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 2023
Loko Torino,  Italio
Ekde 29-a de julio 2023
Ĝis 5-a de aŭgusto 2023
Oficiala retejo www.esperanto.it/torino2023/
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2023 en Torino, Italio.

La kongresejo estis la ĉefsidejo de la Teknologia Universitato de Torino.[1]

La Loka Kongresa Komitato konsistis el Michela Lipari, Luigi Fraccaroli, Tina Raciti, Francesco Amerio, Paola Nigrelli, Alessandro Amerio, Daniele Pesce, Debora Rossetti, Alessandro Perna, Pier Luigi Cinquantini, Giuseppe Di Donfrancesco kaj Emanuele Regano kun kunlaborado de Thomas Bormann (Kongresa temo), Fabrizio Pennacchietti (IKU) kaj Davide Astori (IKU). Ĉeestis kaj aktivulis la estraro kaj la oficistaro de UEA, plus la Kongresa Fako, komponita de Dorota Rodzianko, Peter Baláž, Sonja Zaretskaia kaj Linda La Nepveu.[2]

banderolo de la kongreso
salono Zamenhof
Movada Foiro en la korto Bourlot kaj enirejo en la kongresejon
disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA[3]

La Kongresa Kuriero nomiĝis "La Taŭra Voĉo". Kiel lastatempe okazas, en la unua vespero dum Movada Foiro pli ol cent diversaj asocioj montris siajn projektojn, agadojn kaj celojn al la kongresanaro.

  1. 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresa Libro. La kongresejo, paĝo 9.
  2. 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresa Libro. Loka Kongresa Komitato, paĝo 8.
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj bk; $2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy