Ugarita lingvo

Ugarita lingvo
lingvo • antikva lingvo
Ŝemida lingvaroNordokcidenta ŝemida lingvaroKanaana lingvaro
Skribo ugarita alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia lingvaro
Ŝemida lingvaro
Nordokcidenta ŝemida lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 uga
  ISO 639-3 uga
  Glottolog ugar1238
Angla nomo Ugaritic
Franca nomo ougaritique
vdr

La ugarita lingvo estas nordokcidenta ŝemida lingvo,[1] malkovrita de francaj arkeologoj en 1929. Ĝi estas konata preskaŭ nur forme de skribaĵoj trovitaj en la ruinigita urbo Ugarito (moderna Ras Ŝamra), Sirio.[2][3] Studantoj de la Hebrea Biblio uzis ĝin por klarigi bibliajn hebreajn tekstojn kaj ĝi rivelis manierojn, kiel la izraelida kulturo trovis paralelojn en la najbaraj kulturoj.[3]

La ugarita priskribiĝis kiel "la plej grava literatura malkovro el antikvo depost la malĉifro de la egiptaj hieroglifoj kaj mezopotamia kojnoskribo."

  1. Kvankam oni kutime klasigas ĝin kiel nordokcidenta ŝemida (Tropper, Josef "Ugaritic grammar", en Handbuch der Orientalistik, Wilfred G. E. Watson, redaktoro (1999). BRILL, ISBN 90-04-10988-9, ISBN 978-90-04-10988-9), la ugarita alternative klasiĝas en "norda ŝemida" grupo (Lipiński, Edward (2001). Semitic languages: outline of a comparative grammar. Peeters Publishers, ISBN 90-429-0815-7, ISBN 978-90-429-0815-4, 780 paĝoj. Volumo 80 de Orientalia Lovaniensia analecta).
  2. Schniedewind, William M. kaj Hunt, Joel H. (2007). A primer on Ugaritic: language, culture, and literature (p. 20). Cambridge University Press, ISBN 0-521-87933-7, ISBN 978-0-521-87933-0, 226 paĝoj.
  3. 3,0 3,1 Edward L. Greenstein, "Texts from Ugarit Solve Biblical Puzzles", BAR 36:06, Nov/Dec 2010, pp. 48-53, 70. Trovita ĉe Biblical Archaeology Review retejo Arkivigite je 2012-03-14 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 29-an de oktobro 2010.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy