Ulcinj | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 85360 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 19 921 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 55′ N, 19° 12′ O (mapo)41.92361111111119.205555555556Koordinatoj: 41° 55′ N, 19° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 255 km² (25 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ulcinj [+] | |||||
Ulcinj (serbe Улцињ, albane Ulqin, itale Dulcigno) estas municipo kaj urbo en la ekstrema sudoriento de Montenegro, ĉe la limo kun Albanio. Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj ĉe la Adriatika marbordo. La urbo havas 10 828 loĝantojn (2003), dum en la komunumo Ulcinj estis samtempe 20 290 homoj [1].
Ulcinj estas la centro de la albanoj en Montenegro, ili konsistigas 72% de la enloĝantaro de la municipo [2]. La cetero 12% estas montenegranoj, 7% serboj, kaj 5% estas islamanoj kaj bosnianoj [3].
Tuj proksime estas la "urba plaĝo" (montenegra Mala Plaža , albane Plazh i Vogël ). La urba pejzaĝo montras la otomanan pasintecon, multaj moskeoj, kiel ekzemple la Preĝejo-Moskeo kaj la Namazgjahu Moskeo, estas disvastigitaj tra la urbo [4].
Lago Sasko (Sasko jezero) estas la due plej granda de la lando kun 3.64 km². [ bezonas referencon ] En la malproksima oriento de la municipo, la larĝa limrivero Bojana fluas de Shkodër en la Adriatikan Maron. La insulo Ada Bojana situas en la riverdelto, kiel la plej sudorienta punkto de la lando ĝuste ĉe la limo kun Albanio.
Eksa flughaveno estis fermita. Aliflanke, ekzistas bonaj vojligoj oriente al Shkodër (E-851), kaj la sama aŭtovojo okcidente al la najbara urbo Bar kaj plu al Podgorico aŭ Budva.
Ulcinj estas karakterizita per turismo, kiu estas grava fonto de enspezo. Estas longaj sablaj plaĝoj kaj bela naturo en la municipo [3]. Multaj turistoj serĉas la trankvilon kaj la unikan biologian vivon sur la insulo Ada Bojana.