Universitato de Napolo

Universitato de Napolo
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
moto Ad Scientiarum Haustum et Seminarium Doctrinarum
Por la enkonduko de la sciencoj kaj la disvastigo de scio
Informoj
fondodato 5-a de junio 1224
fondinto(j) Frederiko la 2-a vd
Situo
Geografia situo 40° 50′ 50″ N, 14° 15′ 25″ O (mapo)40.847214.2569Koordinatoj: 40° 50′ 50″ N, 14° 15′ 25″ O (mapo)
lando Italio
poŝtkodo 80138 NAPOLI
Nombroj
nombro de studentoj 73 553 vd (stato: 2022)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Universitato de Napolo (Kampanio)
Universitato de Napolo (Kampanio)
DEC
Map
Universitato de Napolo
vdr

La Universitato de NapoloUniversità degli Studi di Napoli Federico II estis fondita de Frederiko la 2-a (1194-1250), tiama imperiestro de la Sankta Romia Imperio en la 5-a junio aŭ julio 1224 kaj estas la plej antikva laika institucio subtenita de la ŝtato rilate al universitataj edukado kaj esploroj en la mondo.

Du ĉefaj kialoj kondukis la imperiestron al la konstruado de la ĝenerala studio (institucio en la Reĝlando de Sicilio, kie ĉiuj lernobjektoj estas studitaj): unue, celante ekskluzivan formadon je administra kaj burokrata personaro de la Reĝa Kurio, kaj sekve la preparado de la juristoj en la subtenogrupo al la suvereno por la ŝtata organizado kaj plenumado de la legoj, kaj due, faciligi al la subularo rilate al la kultura formado, evitante ties nenecesajn kaj altkostajn vojaĝojn eksterlanden.

La elekto de Napolo kiel sidejo de la universitato rilatas al motivoj ne nur kulturaj (la urbo ligiĝis al longa meritoplena tradicio, asociita al la figuro de Vergilio, kie eksplicite menciiĝas en dokumento tiuepoke) sed ankaŭ geografiaj kaj ekonomiaj (la martrafiko, la milda klimato kaj la interna strategia pozicio de la reĝlando iel determinis la decidon de la imperiestro).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy