Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno

Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
publika universitato
teatra lernejo
konservatorio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1819
fondinto(j) Gesellschaft der Musikfreunde vd
Situo
Geografia situo 48° 12′ 7″ N, 16° 23′ 5″ O (mapo)48.20180616.384832Koordinatoj: 48° 12′ 7″ N, 16° 23′ 5″ O (mapo)
lando Aŭstrio
urbo main building of the University of Music and Performing Arts, Vienna
Nombroj
nombro de studentoj 3 026 vd (stato: 28-a de februaro 2017)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (Aŭstrio)
Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (Aŭstrio)
DEC
Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (Vieno)
Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (Vieno)
DEC
Map
Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
vdr

La Universitato de Muziko kaj Drama Arto de Vieno (germane Universität für Musik und darstellende Kunst Wien, mallongigite kaj akronime MDW; Ĝis 1998 antaŭe nomata Muzikakademio de Vieno) estas aŭstra universitato, kiu estis fondita en 1819 kaj situas en Vieno.

La universitato estis fondita en 1819 de la "Societo de Muzikŝatantoj" (Gesellschaft der Musikfreunde). En 1909 ĝi iĝis nacia institucio kaj estis nomita la "Imperia Akademio de Muziko kaj Prezentartoj". En 1998, la universitato adoptis sian nunan nomon, kiu reflektas sian universitatan statuson, rezulton de grandskala reformo de la Aŭstraj Akademioj de Arto en 1970 [1].

La nombro da studentoj en la universitato, pli ol tri mil studentoj, igas ĝin la plej granda institucio de sia speco en Aŭstrio kaj unu el la plej grandaj en la mondo.

En 2019, MDW estis nomita unu el la "plej bonaj prezentartaj lernejoj en la mondo" fare de la revuo CEOWORLD [2].

  1. mdw Geschichte der Universität, ohne Datum, abgerufen am 25. Febr. 2015.
  2. . Best Performing Arts Schools In The World, 2019 (Apr 16, 2019). Alirita Oct 24, 2022.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy