Urano (dio)

Urano

Originala nomo Οὐρανός
Sekso vira
Eble sama Ĉielo
Familio
Patro Ĥaoso
Patrino Hemera
Edzo/Edzino Geo
Infanoj Afrodito, Brontes, Steropes, Eurymedon, Alkioneo, Alpos, Encelado, Eurytos, Gration, Hippolytos, Mimas, Pallas, Peloreus, Polybotes, Porfiriono, Anax, Damysos, Klitio, Ephialtes, Hoplodamus, Melia, Otus, Briareo, Kotoso, Gyges, Oceano, Koio, Krejo, Hiperiono, Japeto, Krono, Feba, Mnemozino, Rea, Temiso, Tetiso, Teja, Alekto, Megera, Arges, Tizifono, Astraios, Telchines, Lyssa, Abseus, Syceus, Diona, Adanus, Aristaeus, Glauce, Aegaeon, Aetna, Athos, Basileia, Euonymus, Hejmarmeno
vdr
Kastrado de Urano, fresko de Giorgio Vasari kaj Cristofano Gherardi, ĉ. 1560 (Sala di Cosimo I, Palazzo Vecchio, Florenco).

Laŭ la helena mitologio, Urano (helene Οὐρανός, «ĉielo» aŭ «reĝo de montaroj»; latine Uranus) estas la plej antikva greka dio, kies nomo estas ankaŭ tiu de la planedo Urano. Urano estas la dio de la ĉielo, kaj lia edzino estis lia patrino Geo, diino de la Tero. La antikvaj grekoj lin adoris, ĉar li donis varmon, lumon kaj pluvon al la Tero. Tamen, tiu kultado ne supervivis ĝis la helena epoko[1]. Li ne aperas sur ceramikaĵoj aŭ aliaj artaĵoj, kvankam la solena alvoko de Homero mencias lin (kun Geo kaj Stikso)[2].

La plimulto de la grekoj pensis ke Urano estis baza dio (protogenos), kaj pro tio li ne havis gepatrojn. Sed, per influo de filosofiistoj, Cicerono verkis en sia De natura deorum ke Urano devenis el la antikvaj dioj Etero kaj Hemero (Aero kaj Taglumo), kaj ke li heredis la sceptron de la antaŭe ĉiopova Nikso, kiu laŭ la Orfeaj himnoj, estis lia patrino. Lia romia ekvivalento estis Caelus (el caelum, ĉielo en la latina lingvo).

La titano Krono, lia plej juna filo, detronigis Uranon, mutilis lin, kaj detranĉis liajn testikojn. El la sango aperis la gigantoj, la Melioj, kaj la Erinioj (Alekto, Tizifono kaj Megero). Oni ofte diras ankaŭ ke kiam la sango de Urano trafis la maron, Afrodito naskiĝis. Urano estas la patro de la titanoj, la ciklopoj kaj la hekatonkiroj, monstroj kun cent manoj kaj kvin dek kapoj.

  1. Pri la titanoj, Kerényi (1951:20) asertis: «Ili neniel indis esti kultita, escepte, eble, de Krono kaj Helioso
  2. Homero, Iliado 15.36 kaj sekv.; Odiseado, 5.184 kaj sekv.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy