Urarta reĝlando | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biajnili | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • antikva civilizacio | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Estiĝo:
|
860 a.K
| ||||||||||||
Pereo:
|
590 a.K
| ||||||||||||
| |||||||||||||
Urarto |
Urarto aŭ Urartu (asirie māt Urarṭu[1]; Uraŝtu babilone; Ուրարտու, Վանի թագավորություն armene) estis malnova reĝlando de la Ferepoko, ankaŭ konata kiel reĝlando Ararat aŭ reĝlando Van (Biaj aŭ Biainili en la urarta lingvo[2]), situinta en montara regiono inter la sudoriento de la Nigra Maro kaj la sudokcidento de Kaspio, nuntempe dividata de la sendependaj modernaj ŝtatoj Armenio, Irano kaj Turkio, kaj kiu formiĝis post la falo de la Hitita imperio. La teritorio inkluzivas la grandajn lagon de Van en Turkio (kie troviĝas la antikva ĉefurbo Tuŝpo), la lagon Urmia en Irano kaj Sevan en Armenio. El tiu regiono devenas la originoj de la armenoj.
Pli specife, Urarto estas asiria termino por la geografia regiono, dum «Urarta reĝlando» aŭ «Biajnilaj teritorioj» estas termino uzata en la moderna historiografio por la ferepoka ŝtato kiu troviĝis en tiu regiono. La distingado inter la geografia kaj la politika entoj estis farita de König (1955)[3]. La ŝtato troviĝis sur la altebenaĵo inter Malgranda Azio, Mezopotamio, kaj Kaŭkazio, poste nomata Armena Altebenaĵo. La reĝlando akiris potencon en la dua duono de la 9-a jarcento a.K., sed estis konkerita de la Medoj komence de la 6-a jarcento a.K.