Urbo-Heroo

Urbo-Heroo
honoriga titolo
Lando Sovetunio
vdr
La kulto de Urboj-Herooj estis tre grava en Sovetio. Jen ekzemplo de jubilea Rusia monero (2000), dediĉita al la Urbo-Heroo Smolensko

Urbo-Heroo (ruse Город-Герой) estas honora titolo, kiu estis atribuita al 12 urboj de USSR post la Granda Patruja Milito (parto de la Dua Mondmilito) pro elstara heroismo de la soldatoj, montrita dum defendado de tiuj urboj kontraŭ la germanaj okupaciaj militfortoj. Aldone, la Bresta Fortreso ricevis la ekvivalentan titolon de Fortreso-Heroo.

Laŭ la regularo pri Urboj-Herooj, ĉiu honorigita urbo estis premiita per Lenin-ordeno, Orstela medalo kaj speciala atestilo fare de Prezidio de la Supera Soveto de USSR. Krome, en ĉiu urbo-heroo oni konstruis specialan obeliskon.

Post la disfalo de USSR 4 urboj-herooj troviĝas nun en Ukrainio (Kievo, Kerĉo, Odeso kaj Sebastopolo), 2 - en Belorusio (Minsko kaj fortreso-heroo Bresto), dum la restaj (Leningrado, Moskvo, Murmansko, Novorosijsko, Smolensko, Tulo, Volgogrado) troviĝas en Rusio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy