Usona piedpilkado

Usona piedpilkado
speco de sporto • ŝatokupo
gridiron football
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Nomo: Internacia Federacio de Usona Piedpilko
Fondita: 1998
TTT: https://americanfootball.sport/
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Pilko por Usona piedpilko.
Usona piedpilko.

Usona piedpilkado, estas konkurema teama sporto de la piedpilkado-familio, kiu postulas rapidecon, movlertecon, strategion kaj korpan forton, kiam ludantoj ĵetas pilkon, kaj korpoblokas, atakas, kaj forkuras. La celo estas devigi la pilkon en la teritorion de la kontraŭulo, kaj en la finzonon.

Tiu sporto nomiĝas "football" en Usono (dum futbalon oni nomas "soccer").

La pilko de usona piedpilkado havas ovan formon kun pintaj finoj. Ofte, ĝi havas laĉon en unu flanko.

Malgraŭ la nomo de la sporto la piedoj estas malprivilegiataj koncerne la pilkokontakton kaj servas precipe al kurado (kun la pilko enmane). Estas kelkaj similaĵoj kun futbalo (kiu tamen malpermesas tuŝi la pilkon per la manoj); ekzemple estas "penala kadro" ĉirkaŭ la golejoj, kaj faŭlo en tiu kadro estas punata per 11-metra (12-jarda) penalo.

Tamen, la ludo pli similas al rugbeo. Ĉiu teamo havas 11 ludantojn kaj ĉiu ludanto havas specialan rolon: je ofensivo, la plej grava estas la "quarterback" (kvarona malantaûulo/ĵetulo), kiu ĵetas aû mane donas la pilkon al aliaj ofensivaj ludantoj. Nur kelkaj ofensivaj ludantoj permesas preni la pilkon de la kvarona malantaŭulo: la du "runningbacks" (kurantaj malantaûuloj/kuruloj), kiuj kutime portas aû kelkfoje kaptas la pilkon; la "tight-ends" (proksimaj ekstremuloj) kaj la "wide receivers" (malproksimaj ricevuloj/ricevuloj), kiuj nur kaptas kaj portas la pilkon. La aliaj ofensivaj ludantoj protektas tiun, kiu havas la pilkon. La defendaj ludantoj penas faligi la kontraŭludanton, kiu havas la pilkon.

La sporto estas (apud bazopilkado) unu el la naciaj sportoj de Usono. Komence de ĉiu matĉo, eĉ inter du lernejklasaj teamoj, necesas kanti la nacian himnon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in