Usono en la Somera Olimpiko 2024

Usono en la Olimpikoj

Flago de Usono
IOK-kodo  USA
NOK Usona Olimpika Komitato
(United States Olympic Committee)
Retejowww.teamusa.org
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
592 sportistoj en 34 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto LeBron James kaj Coco Gauff (inaŭguro)
Nick Mead kaj Katie Ledecky (fermo)
Medaloj
Rango: #1
oro
40
arĝento
44
bronzo
42
sumo
126
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La sportista teamo de Usono konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 29-a partopreno en Someraj Olimpikoj (la Olimpikon de 1980 en Moskvo bojkotis la teamo). La teamon de atletoj organizis la Usona Olimpika Komitato, angle United States Olympic Committee.

la tenisistino Coco Gauff (jen en 2023) estis la ina teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

Konkuris sume 592 usonaj atletoj en 34 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la basketbalisto LeBron James kaj la tenisistino Coco Gauff.[1]

La teamo sume atingis 126 medalojn, 40 orajn, 44 arĝentajn kaj 42 bronzajn, kaj sekve ricevis la unuan rangon, do estis la sume plej sukcesa teamo.

  1. listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy