Uzanto:Blahma/Arkivo

Nuntempe mi fojfoje observas la Vikipedion kaj organizas aktivaĵojn pri kaj por ĝi, kiel ekzemple la eksterretan eldonon de la Vikipedio sur la DVD Esperanto Elektronike (2006) aŭ la konkurson Monato de Vikipedio (2010).

Mi estis aktiva vikipediisto inter 2005-05-26 (tago de mia abiturientiĝo ĉe la gimnazio) kaj 2006-02-20 (unua tago de mia dua semestro ĉe la universitato). Tiu periodo daŭris 271 tagojn. Mi registriĝis al la Vikipedio en Esperanto (plu nur Vikipedio) en 2004-10-25. Mia unua redakto estis Spiritismo, mia unua artikolo Jaroslav HEYROVSKY. Sume ĝis malpliaktiviĝo mi pasigis registrita en la Vikipedio 484 tagojn. Dum ili mi faris 2343 redaktojn, kaj mia RBT faris ĉirkaŭ 5000 pliajn. Mia atentaro ampleksis 993 paĝojn.

Jam dum la antaŭabiturientiĝa semajno la Vikipedio fariĝis por mi ripozilo. Dum la sekvaj monatoj, mi iĝis ano de la mirinda vikipedia komunumo, kvankam malgranda. Mi ekkonis novajn homojn, lernis kaj verkis pri novaj temoj, eniris profundaĵojn de la vikio, kreis viki-paĝaron por mia landa junulara esperanto-organizo, enmiksiĝis en multaj kvereloj... La Hazarda paĝo iĝis mia hejmpaĝo, mi verkis robotojn, proponis na KDLS kaj na ADLS, fojfoje skribis aktualaĵojn, ĉiutage (kaj ĉiunokte) kontrolis la Atentaron, mastrumis la sil-sukcesan Promeson... Kulmino de mia aktivado okazis en januaro 2006, dum kiu mi faris 900 redaktojn. Kiel pruvo de mia aktivado ĝis la lasta momento restas en la arĥivo kopio de la ĉefpaĝo de 2006-02-20 (kun la respektivaj ŝablonaj kampoj ĉi tie: [1] [2] [3]) – la aktuala ADLS, la aktuala KDLS kaj la du antaŭaj, la lastaj du aktualaĵoj – estas ĉiuj miaj iniciatoj.

Komence de februaro 2006 komenciĝis la malfeliĉaĵo bataldiskuto pri uskleco en familiaj nomoj – temo, kiu jam antaŭe dum longa tempo troviĝadis ĉe mia listo de ĝeneralaj ŝanĝendaĵoj, fariĝis objekto de varmega dis{k,p}uto. En ĝi denove, ĉi-foje eksterordinare videble montriĝis certaj malbonaj trajtoj de kelkaj vikipediistoj, kiuj je mia bedaŭro ade rompadis regulojn de juste kondukata diskuto, kaj foje eĉ la bazajn vikipediajn regulojn. La ĥaosa, neorganizita kaj nerajtigita ekaplikado de ĝis tiam nure proponita nova regulo pri maltutmajuskligo de familiaj nomoj estis nur la plej okulfrapa aĵo. Poste venis aldone proponoj emantaj utiligi la plifavoratan porŝanĝan proponon por samtempa okazigo de aliaj kromaj ŝanĝoj. Ĉio ĉi ŝajnis rezulti en ega ŝanĝoprojekto, certe longe daŭronta kaj pridubeble apenaŭ baldaŭ finiĝonta. Mi sentis, ke al tia projekto mi ne plu kapablus dediĉi sufiĉe da tempo, kaj se la de mi malfavorata ŝanĝopropono aspiranta forigi la informon pri familinomeco el la enciklopedio venkus, tiam mi eĉ devigus min kun interna malkonsento redakti. Tial mi konstraŭstaris eniri ion, kies finiĝon mi ne certis ĝisatendi. Eblas tamen, ke malgraŭ ĉio ĉi mi daŭre sukcesus resti ĉe la projekto. Sed... tiu tuta ŝanĝemiĝo okazis nur en momento, kiam mi jam estis pripensanta iom ŝanĝi mian aktivecon en la Vikipedio.

Mi vivis en la Vikipedilando dum la transira periodo inter mia gimnazia kaj universita studoj. Tiu vivo helpis al mi plifaciligi mian tiutempan fizikan vivon, kie al kompleta ŝanĝo de tagoprogramo aldoniĝis ankaŭ la transloĝiĝo al nova urbo kaj parta memstariĝo de la familio. Tamen, la unua prova semestro jam estas for, kaj nun indus elloĝiĝi el Vikipedilando kaj oficiale komenci novan aktivan vivon en Brno. En la tago de mia malpliaktiviĝo en la Vikipedio, komenciĝis mia dua semestro ĉe la universitato. En tiu sama tago mi enskribiĝis kiel kunlaboranto de la Laboratorio pri prilaboro de natura lingvo en mia fakultato. En tiu tempo devoj pri somere okazigota junulara renkontiĝo vokis min repliaktiviĝi en la landa junularo. En tiu tago unu prudenta administranto nomis la spontanee ekintan baloton en la primajuskliga diskuto nevalida...

Ne, mi ne foriras. Mi daŭre redaktos artikolojn, sed mi ne plu povas kontribui regule kaj ĉiutage kontroli la atentaron. Mi simple malpliaktiviĝas.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy