En la 2000-aj jaroj formiĝis grupo de esperantistoj, interesiĝantaj pri veksilologio, kiuj nomis sin la Veksilologia Esperantista Tutmonda Organizo. Ekde decembro 2018 ĝi aperigas rete trimonatan gazeton VENTO, kies nomo formiĝis el komencaj literoj de la organizo[1].
VENTO estas eldonita de la Veksilologia EsperaNtista Tutmonda Organizo kun la kunlaboro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Ĝi estas eldonita en Kordovo. Ĝi estas senpage alirebla.