La urbo Vajmaro (germane Weimar [vajma]) estas universitata urbo (ekde 2004) kaj eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La urbo situas apud la rivero Ilm. Arkeologiaj esploroj montris, ke la tereno de la hodiaŭa Vajmaro jam dum la ŝtonepoko estis loĝata de prahomoj. Ekde 1922 apartenas al Vajmaro la vilaĝo Oberweimar. Pri la diversaj aspektoj de Vajmaro, inter honto kaj gloro, verkiĝis la furorlibro Mythos Weimar en 1999.
Developed by razib.in