Valdemar Langlet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1872 en Lerbo socken |
Morto | 16-an de oktobro 1960 (87-jaraĝa) en Sankt Matteus |
Lingvoj | Esperanto • sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Emil Victor Langlet |
Edz(in)o | Nina Borovko-Langlet (1925–1960) Signe Blomberg (1899–1921) |
Okupo | |
Okupo | tradukisto diplomato eldonisto verkisto redaktisto ĵurnalisto esperantisto lektoro |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 1256 |
Valdemar LANGLET [lanle'] (naskiĝis la 17-an de decembro 1872 en la malgranda paroĥo Lerbo proksime al la urbo Katrineholm; mortis la 16-an de oktobro 1960 en Stokholmo) estis sveda esperantisto.
Post la studjaroj (ankaŭ en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando) li estis inĝeniero, ĵurnalisto kaj poste redaktoro de diversaj svedaj gazetoj (inter alie: Svensk Handelstidning, Svenska Dagbladet). Li verkis librojn pri aktualaj temoj kaj pri siaj longaj vojaĝoj en Rusio kaj Hungario.
En la jaro 1899 li edziĝis kun finna esperantistino Signe Blomberg el Turku. Post ŝia morto 1921 li renkontis rusinon Nina Borovko, kiu estis filino de lia amiko rusa pioniro Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. En la jaro 1925 ili geedziĝis.
Li estis kunfondinto de la Esperantoklubo de Uppsala en 1891, la dua esperantista klubo en la mondo, kaj dum multaj jaroj li estis prezidanto de la klubo. Kiam fondiĝis la Sveda Esperanto Federacio en la jaro 1906 li fariĝis ankaŭ ĝia prezidanto ĝis ĝia fendo pri la Ido-skismo en Pasko de 1909.