Valencia lingvo | |
Valencià | |
La Valencia lingvo | |
dialekto de kataluna lingvo • lingvovario • lingvo • lingvoido | |
---|---|
okcidenta kataluna lingvo | |
Parolata en | Hispanio |
Regiono | Valencilando |
Parolantoj | 2 milionoj |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Valencilando |
Reguligita de | Acadèmia Valenciana de la Llengua |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | vale1252 |
Angla nomo | Valencian |
Franca nomo | valencien |
Specimeno | |
La valencia estas la nomo de la kataluna lingvo en Valencilando, kiu estas ĉefe parolata en orienta Hispanio. Ĝi estas laŭleĝe konsiderata kiel la ĝusta lingvo de Valencilando. Post la morto de la diktatoro Franco estis politika konflikto, ĉu la valencia lingvo estas memstara lingvo aŭ aro de dialektoj de la kataluna lingvo.
Laŭ la regiona aŭtonoma registaro (Generalitat Valenciana), en junio 2005, ĉirkaŭ 94% de la loĝantoj de Valencilando kapablas paroli ĝin, proksimume 78% kapablas paroli kaj legi ĝin, kaj proksimume 50% kapablas skribi ĝin.
Ekzistas forta politika polemiko en Valencio pri tio ĉu la valencia devas esti konsiderata aro de dialektoj de la kataluna aŭ memstara lingvo. La oficiala vidpunkto estas la unua, sed oni respektas kelkajn proprajn trajtojn, kaj uzas la nomon valencià. La aŭtoritatoj de Hispanio uzas ofte oficialajn versiojn de la dokumentoj en "valencia lingvo", sed ĝenerale ili estas identaj al la katalunlingvaj versioj. Kiam tiu(j) lingvo(j) fariĝis kunoficiala(j) en Eŭropa Unio en junio 2005, flanke de la eŭska kaj galega lingvoj, la oficiala komuniko de la hispana registaro nomis ilin per la parolturno "la lingvo kiu nomiĝas kataluna en la Aŭtonoma Komunumo de Katalunio kaj en la Balearaj Insuloj kaj kiu nomiĝas valencia en la Komunumo Valencia" [1]
Grupo aktiva defendas la memstarecon, interalie por substreki sendependecon disde la politika koncepto nomata Kataluna Landaro. La polemiko estas sekvebla en Esperanto en jenaj artikoloj de La Ondo de Esperanto: pledo de Augusto Casquero favora al la konsiderado kiel aparta lingvo, kaj respondon de Hèctor Alòs defendanta la unuecon de ambaŭ lingvoj.