Valentin Melnikov

Valentin Melnikov

Valentin Melnikov en 2017
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1957
en Sovetunio Sovetunio
Lingvoj Esperantorusa
Nacieco ruso
Ŝtataneco Rusio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de ĥemia teĥnologio Dmitrij Mendelejev de Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1982–)
poeto
mensludisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton satirajn poemciklojn, novelojn, versromanon "Eŭgeno Onegin"
Esperantistiĝis en 1982
vdr

Valentin Viktoroviĉ MELNIKOV (ruse Валентин Викторович Мельников; naskiĝis la 18-an de julio 1957) estas rusa poeto, tradukisto el la rusa kaj aliaj lingvoj, ĵurnalisto, recenzisto kaj esperantisto ekde 1982. Laŭ diplomo li estas inĝeniero-kemiisto. Li estis ĉampiono (2006) en la sporta versio de la populara rusa televida ludo "Kio? Kie? Kiam?" (sportturniro ChGK).

Ekde la 1980-aj jaroj ĝis 2015 li laboris kiel komputilisto. Li konstante loĝas en Moskvo. Li estas diplomita instruisto de Esperanto, membro de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio. La moskva kongreso de REU (1997) komisiis al li gvidi la literaturan sekcion de REU. Li ankaŭ estis estrarano de REU inter 2015 kaj 2017.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy